Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Siberio malkaŝas siajn sekretojn. Danke al tutmonda varmiĝado oni trov...
Link Actions
Siberio malkaŝas siajn sekretojn. Danke al tutmonda varmiĝado oni trovas en Siberio milojn da skeletoj de mamutoj.
Kiel sciate, la plejmulto da mamutoj pereis antaŭ preskaŭ dek mil kaj duono da jaroj. Sciencistoj kredas, ke gravan rolon havis la tiatempa ĉasado kaj ankaŭ ŝanĝoj de klimato. Oni taksas, ke en permafrosto de siberia tundro postrestas miloj da korpoj de mamutoj.
Postsekvoj de tutmonda varmiĝado kaŭzis, ke estas nun pli facile trovi ankaŭ iliajn dentegojn, kiuj restis frostigitaj en permanenta glacio dum miloj da jaroj.
La serĉantoj de mamutaj dentegoj rampas per tuneloj eĉ sesdek metrojn sub la tero, por malkovri ilin. "Iam oni diris al mi: Venu ankaŭ vi rigardi tien. Mi rampis preskaŭ ses metrojn sub la teron. Kiam mi vidis, ke super mi troviĝas nur mola argilo, en kiun mi povis ŝovi mian fingron, mi terure ektimis. Sed poste mi diris al mi, jes ja - kia emocio", diras Amos Chapple, fotografo de Radio Libera Eŭropo, kies raporto pri nova „Ora febro“ en Siberio aperis s